
Tritiko
Tritiko estas genro de graminacoj. La diversaj tritikoj kaj aliaj specoj de graminacoj, kiuj havas mueleblajn grajnojn kaj uzeblan farunon nomiĝas grenoj. La tritiko konsistigas la plej etendan kultivon por la agro sur ĉiu kontinento. La plej gravaj tritikoeksportaj landoj estas Usono, Kanado, Aŭstralio, Argentino kaj Francio; pri la produkto unuaranga estas Ĉinio, aldonendas Rusio, kaj Ukrainio. Tritiko estas homa baznutraĵo en multaj landoj kaj en la moderna intensa agrikulturo estas ankaŭ multe uzata en la gregobredado. La durum-tritiko havas apartan uzadon por pastaĵoj. Tritikospecioj alkutimiĝis al seka kaj varma klimato. Antaŭ kelkaj jardedoj oni elfaris krucadon de tritiko kaj sekalo, la rezulto estas nomita tritikalo, kaj ĝi konvenas al pli malvarmeta klimato, kun samtempe la produktpovo de tritiko, tamen tiu novaĵo ne renkontis grandan sukceson, en Francio nur kelkmiloj da hektaroj da tio kultivatas.